Demian (Romantraduko en Esperanto) (Basque Edition) Buy on Amazon

https://www.ebooknetworking.net/books_detail-B00EUFPUSS.html

Demian (Romantraduko en Esperanto) (Basque Edition)

PublisherMondial

Book Details

Author(s)Hermann Hesse
PublisherMondial
ISBN / ASINB00EUFPUSS
ISBN-13978B00EUFPUS2
Sales Rank1,920,170
MarketplaceUnited States  🇺🇸

Description

En la jaro 1919, la germana-svisa verkisto kaj posta nobelpremiito Hermann Hesse (1877-1962) publikigis sian parte au'tobiografian romanon Demian sub la pseu'donimo Emil Sinclair (Sinkler). Ghi estas romano pri la ofte komplika vojo de junuloj al sintrovo au' memrekono, antau' ĉio de tiuj junuloj kiuj, kiel Hesse mem, kiel adoleskuloj sentis sin pli soluloj ol partoj de grupoj de samaghuloj. -- Hesse tenas la lingvajhon kaj la agad-strukturon de la romano tre simplaj, ne nur por rekte komprenigi sin al junuloj, sed precipe por fokusigi la atenton de la legantoj al la interna evoluo de la chefa heroo. Hesse estis tiam adepto de psikanalizo, kaj la romano povas esti komprenata kiel studo de la evoluo de juna homo el la vidpunkto de psikanalizo. -- Samtempe, Hermann Hesse enplektis en la historion de Sinkler multon el sia propra junahgo: sian rilaton al sia familio, siajn deprimojn, siajn misvojojn, la serchon de amo kaj vera amikeco, kaj sian fojan samseks-erotikan rilaton. La figuro de Demian, gvidanto kaj savanto de Sinkler en la romano, estas rigardata kaj kiel amiko de Sinkler, kaj kiel personigita parto de Sinkler mem. La Kain-signo, kiun, en la romano, homoj rekonintaj sin mem, portas sur sia frunto, kaj la societo de tiuj portantoj de la Kain-signo, rilatas al la Societo de Monte Verita en Svislando, al kiu Hesse apartenis, kaj kiu en la komenco de la 20-a jarcento estis komunumo de artistoj kaj elirpunkto de pluraj modernaj kaj alternativaj movadoj. -- Kun Steppenwolf (Stepolupo), Siddharta (Sidharto) kaj Das Glasperlenspiel (La Ludo de Vitraj Perloj), Demian apartenas al la chefaj verkoj de Hesse kaj siatempe rapide farighis sukcesa kultlibro por adoleskaj homoj.

More Books by Hermann Hesse

Donate to EbookNetworking
Prev
Next